En mia koro ploras, samkiel pluvas urbe, ĉagreno kia boras, ĉi koron, kiu ploras? Dolĉbrua pluvo-fluo sur ter' kaj sur tegmentoj! Por koro en enuo, ho, kanta pluvofluo! Jen plor' sen ia kaŭzo. Ĉar ja, min tromp' ne trafis. Ho, naŭz' en kor' sen paŭzo! Funebro nur sen kaŭzo! Plej premas ĉi turmento: ne scii, kial havas sen amo, malamsento, mi tiom da turmento? |